ĝi Neŭtrala FALSE ĝi FALSE FALSE TRUE Kvankam “ĝi” estas normale nur uzata por bestoj kaj objektoj, kaj ne por personoj, kelkaj personoj fakte preferas esti tiel priparolataj. Se iu volas esti priparolata per “ĝi”, tio ne estas ofenda – tio fakte estas respekta. Sed memoru, ke la pronomo “ĝi” povas fari malagrablan impreson, do nur uzu ĝin por personoj, kiuj eksplicite deziras tion.
ri Neŭtrala FALSE ri FALSE FALSE TRUE En 1979 la pronomo “ri“ estis unuafoje proponita kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto. Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 {https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb=PMEG} ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.
ŝli Neŭtrala FALSE ŝli FALSE FALSE TRUE La pronomo “ŝli“ ankaŭ aperis iam fine de la 20-a jarcento, sed ĝi nuntempe estas malpli populara. Ĝi estas miksaĵo de la pronomoj “li“ kaj “ŝi“.